Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)

Katedralo Nia Sinjorino
katedralo [+]
Koordinatoj47° 59′ 44″ N, 7° 51′ 8″ O (mapo)47.9955567.852222Koordinatoj: 47° 59′ 44″ N, 7° 51′ 8″ O (mapo)
Materialotajlita ŝtono [+]

Estiĝo1200

Katedralo Nia Sinjorino (Badenio-Virtembergo)
Katedralo Nia Sinjorino (Badenio-Virtembergo)
DEC
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio

Map
Katedralo Nia Sinjorino

Vikimedia Komunejo:  Freiburg Minster [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
"Freiburger Münster", la katedralo de Freiburg

La Katedralo Nia Kara Sinjorino en Freiburg (aŭ Katedralo de Freiburg) estas la katolika ĉefpreĝejo de Freiburg im Breisgau. Ĝi estis konstruita en romanika kaj plejparte en gotika stilo, la laboroj finiĝis en 1513. La 116 m altan gotikan turon la arthistoriisto Jacob Burckhardt taksis "la plej belan spajron de Kristanejo".

La katedralo en la detruita urbo

Dum la bombatako en la Dua mondmilito (la 27-an de novembro 1944) ĝi restis preskaŭ sendifekta, kvankam la ĉirkaŭaj konstruaĵoj estis vaste detruitaj.[1] [2]  Ankaŭ la vitraloj konserviĝis en originala stato.

De la 1960-aj jaroj la katedralo preskaŭ ĉiam estis rekonstruata, por savi aŭ anstataŭi ŝtonojn disfalantajn pro acida pluvo. Nuna stato: multaj el la gotikaj statuoj kaj skulptaĵoj intertempe estas anstataŭigitaj, kelkaj originalaj skulptaĵoj, aparte 11 profetoj troviĝas en Augustinermuseum.

  1. http://stadtverwaltung.freiburg.de (de). Arkivita el la originalo je 2009-03-30. Alirita 2008-03-18.
  2. www.muensterbauverein-freiburg.de (de). Arkivita el la originalo je 2011-09-25. Alirita 2008-03-18.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search